Ĝenerala membro-kunveno 2022

Ĝenerala membrokunveno la 6-an de novembro 2022 en Wintzenheim (fizika kaj samtempe reta kunveno)

Kiel en pasintaj jaroj, nia jara kunveno okazis en la sidejo de TAKE, en Wintzenheim (Francio, departemento 68) La membroj ricevis invitilon por partopreni la kunvenon, ĉu fizike en la sidejo, ĉu per la reto. Ankaŭ eblis sendi sian Voĉdon-rajtigilon.

Rajtigiloj: Pasint-jare, 5 membroj estis sendintaj siajn rajtigilon. Ĉi-jare, 11: Edmond Ludwig, Jaroslav Matuŝka, Walter Klag, Zlatko Hinŝt, Rein Zubsberg, Daniel Lachassagne, Sylvie Plantier, Claŭde Bensimon, Pierre Lemarchand, Renée Triolle, Reno Fantin – ĉiuj el eŭropaj landoj.
Lim-rimarko: sendado de rajtigiloj estas bona pruvo de intereso al la asocio. Ni dankas la sendintojn.

Ĉeestantoj: Michel Basso (prezidanto) kaj André Grossmann (kasisto)
Per la reto (Zoom) partoprenis: Pierre Grollemund (Fr/ sekretario); Łukasz Żebrowski (Pl); Jean-Marc Lugrin (Ch) Do, entute 5 personoj. Eble pro la granda diferenco en horzonoj, ni ne vidis niajn amikojn de Brazilo.

La kunveno

  1. EKSTERAJ CIRKONTANCOJ por la jaro 2022
    • Mallonga diskuto pri la konsekvencoj dum la du lastaj jaroj de la epidemio Koron-virusa (kovimo) Fakte, publikaj kunvenoj estiĝis malfacilaj, kio ĝenis la agadon de TAKE por renkonti esperantistojn kaj konatigi nian asocion. Certe, ankaŭ la milito en Ukrainio ĝenos la disvolviĝon de la esperanto-movado.
    • Akcepto de la last-jara raporto pri nia ĜMK 7.11.2021
  2. AGAD-RAPORTO por la jaro 2022
    • La agad-raporto estis prezentita de Pierre Grollemund, sekretario, kiu notis la konstantajn klopodojn por konatigi nian revuon. Ĝi estis unuanime akceptita.
  3. FINANCA RAPORTO
    • La financan raporton prezentis nia kasisto, André Grossmann. Kvankam niaj kontoj estas firmaj, li notis deficiton, precipe pro malvalorigo de niaj Sikavoj en 2022. Lia raporto estis ankaŭ unuanime akceptita.
  4. RENOVIGO DE LA KOMITATO KAJ ELEKTO DE LA ESTRARO
    • Renovigo de la komitatanoj: Fabien van Mook, André Grossmann, Jaroslav Matuska estas unuanime reelektitaj.
    • La nova komitato reelektis la estraron, saman kiel pasintan jaron:
      • Prezidanto: Michel BASSO
      • Sekretario: Pierre GROLLEMUND
      • Kasisto: André GROSSMANN
  5. PLANOJ POR LA ESTONTO
    • Michel Basso memorigis, ke nia asocio ekzistos en 2023 jam de 30 jaroj. (fondita en 1993) La unua revuo nomiĝis LA DOMO, redaktita de Edmond Ludwig. Poste, de 2005, aperis la nuna revuo sub formato A5, komence kun titolo “Jar-kolekto de TAKE” Kaj de 2016 kun titolo KONSTRUADO, redaktita de pluraj personoj, el kiuj laste Pierre Grollemund.
    • André Grossmann, kasisto, klarigis pri la ĉi-jara deficito. Li substrekis, ke pro la plialtiĝo de sendo-kostoj, de presado de nia broŝuro kolore kaj precipe pro malvalorigo de niaj Sikavoj en 2022 la deficito pligrandiĝis. Tamen dank’al donacoj nia financa situacio estas sekura. Tial la komitato decidis altigi la kotizon je nur unu eŭro al 10 eŭroj ekde 2023. Tio ne influas la jam pagitajn kotizojn.
    • Łukasz Żebrowski klarigis, ke li havis multajn okupojn dum tiu jaro kaj proponis prezenti projekton pri nova retejo. Fakte la nuna aperas iel ekster-moda, kvankam ĝi donas la eblecon elŝuti malnovajn numerojn.
    • Dissendo al malnovaj aŭtoroj: Ni provos kuraĝigi la malnovajn aŭtorojn, kiuj ne plu iĝis membroj. Laŭ propono de la kasisto, la estraro decidos pri la sendado.
    • Michel Basso klarigis, ke li proponos iun projekton “Giganta Benko” en sia urbeto Wintzenheim. Temas pri gigantaj benkoj, jam efektivitaj en Italio kaj aliaj ejoj. La celo estas allogi rigardojn kaj reklami por esperanto.
    • Partopreno al Virtuala Kongreso de UEA, pere de e@i: https://vk.esperanto.net/2022/H Kelkaj membroj de TAKE partoprenos. Ni vidos ĉu plu eblas proponi animadon.
    • Bone funlcias niaj zoom-kunvenoj, tial por vigligi kaj plioftigi la kontaktojn inter membroj, la komitato proponas regulajn kunvenojn*, eble ĉiun monaton merkrede —La unua okazos la 14/12 je la 18 h30.
      * ekzemplo de regula kunveno: ĉe Londona grupo ĉiun vendredon vespere.
    • Por la venonta numero de KONSTRUADO, ni ne decidis pri ĉefa temo, sed la redaktoro jam ricevis plurajn proponojn. Kontribuantoj estas bonvenaj!

La kunveno finiĝas je la 12a horo.

Pierre Grollemund sekretario.


Afiŝita je

ĉe kategorioj

fare de

Temoj:

Komentoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *